Izotopoj de nikelo

La izotopoj de nikelo (Ni) estas konataj de masnumeroj inter 48 kaj 78.

Nature okazanta nikelo estas komponita el 5 stabilaj izotopoj 58Ni, 60Ni, 61Ni, 62Ni, 64Ni. 58Ni estante la plej abunda (68,077% de natura abundeco).

La norma atompezo estas 58,6934(2) u.

18 radioaktivaj izotopoj de nikelo estas konataj. La plej stabila estas 59Ni kun duoniĝotempo 76000 jaroj, 63Ni kun duoniĝotempo 100,1 jaroj kaj 56Ni kun duoniĝotempo 6,077 diurnoj. Ĉiuj ceteraj radioaktivaj izotopoj havas duoniĝotempojn malpli grandajn ol 60 horoj kaj plejparto el ili havas duoniĝotempojn malpli grandajn ol 30 sekundoj. Nikelo ankaŭ havas 1 atomkernan izomeron.

56Ni estas produktata en grandaj kvantoj en supernovaoj de speco I-a kaj la formo de la luma kurbo de ĉi tiuj supernovaoj respektivas al la disfalo de 56Ni al 56Co kaj tiam al 56Fe.

59Ni estas longe vivanta aperanta pro kosma radioaktiva izotopo kun duoniĝotempo de 76000 jaroj. 59Ni havas multajn aplikojn en izotopa geologio. 59Ni estas uzata por datigo la surtera aĝo de meteoritoj kaj por difini abundecojn de ekstertera polvo en glacio kaj sedimento.

60Ni estas produkto de disfalo de la estinginta radioaktiva izotopo 60Fe (duoniĝotempo 1,5×106 jaroj). Ĉar la estinginta radioaktiva izotopo 60Fe havis tiel longan duoniĝotempon, ĝia ekzisto en materialoj en la suna sistemo je sufiĉe grandaj koncentritecoj povas generi videblajn variadojn de la relativa kvanto de 60Ni en la tuta havata nikelo. Pro tio, la abundeco de 60Ni en ekstertera materialo povas provizi studeblecojn de la fonto de la suna sistemo kaj ĝia frua historio.

62Ni havas la plej grandan bindanta energio por unu nukleono inter ĉiu izotopoj por de ĉiuj elementoj, se inkluzivi la elektronan ŝelon en la kalkulo. Plia energio estas malpremita formante ĉi tiun izotopon ol iun alia, kvankam kunfando povas formi pli pezajn izotopojn. Ekzemple du 40Ca povas kunfandiĝi al 80Kr plus 4 elektronoj liberigante 77 KeV por nukleono, sed reagoj kondukantaj al la fero-nikela regiono estas pli verŝajnaj ĉar ili liberigas pli grandan energion por nukleono.

48Ni, esplorita en 1999, estas la plej protono-riĉa nikela izotopo konata. Kun 28 protonoj kaj 20 neŭtronoj 48Ni estas duoble magio (simile al 100Sn kaj 208Pb) kaj pro tio nekutime stabila.

Duoniĝotempo 78Ni estis antaŭnelonge mezurita al esti 110 milisekundoj. Ĝi estas kredita al esti grava izotopo en supernovaa atomkernosintezo de elementoj pli pezaj ol fero.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search